<$BlogRSDUrl$>

23.5.04


Mi provas denove sendi grafikazhon. Sed pliayn fotoyn mi ne havas, do mi trovis ekzemplon de Vindozo. Posted by Hello

Yen foto de mi. Ne tiom belas, sed mi simple volas testi, chu tiu sistemo por publikigi fotoyn funkcias. Posted by Hello

12.1.04

Nova jaro, novaj ebloj! 

Multege da aferoj okazis post mia lasta poŝtaĵo. Neniom mi sciigis pri tio. Ankaŭ ĉi-vespere estas tro malfrue ion sciigi, sed mi revenos kun novaĵoj dum la venontaj semajnoj.

Cetere, por hazarda vizitanto, vi sciu ke morgaŭ komenciĝos la plej bona filmfestivalo de la mondo, Tromsø Internacia Filmfestivalo. Se vi iam volos viziti malluman lokon en la ekstrema nordo meze de la vintro, nepre venu dum nia filmfestivalo. Dum ses tagoj estas venditaj 40 000 biletoj. En la urbo loĝas nur 60 000 personoj kaj nia najbarurbo estas pli ol 300 kilometrojn for....

27.10.03

Malvenkis Tromsø sportklubo: Nun apenaux plu restas espero. Post la hierauxa malvenko kontraux Brann el Bergeno, nia loka piedpilka teamo apenaux havos sxancon resti en la unua tabelo. Atendas jaroj da ludado kontraux duarangaj teamoj. TIL dominis la tutan matcxon, sed ne sukcesis goli. Tion sukcesis Brann, du minutojn antaux la fino. Malsekigxis la okuloj...
Logxejo acxetita: Dek minutojn antaux la kvina mi hodiaux acxetis apartamenton! Unuflanke estis granda senpezigxo, ja mi ne plu uzos tempon sercxante logxejon. Aliflanke ekestis nova problemo: Kiel organizi nian geedzan vivon ekonomie? Ja neniam ni posedis ion pli valoran ol komputilon. Nu, estas farita la decido.

25.10.03

Hodiaux mi denove rigardis apartamentojn. Estas malfacile decidi. Mi neniam posedis ion ajn vere valoran, neniam havis sxuldon (krom la mono pruntita por mia studado). Estas ege malfacile adaptigxi al la rolo kiel "respondeca plenkreskulo", decidi cxu entute, kaj eventuale kiun logxejon acxeti. Mi sciigos al vi post acxeto.

Krome mi acxe laboris la lastajn tagojn. Ne eblis koncentrigxi. Nun estas sabato, mi trinkis varman cxokoladon kaj bieron en kafejo kaj estas survoje hejmen. Estas milda vetero, nur unu-du minusaj gradoj. Mi esperas je pli malvarma vetero, por eviti tiun miksajxacxon de negxo kaj akvo.

24.10.03

Cxu iu povus instrui al mi, kiel havigi unikodajn signojn en tiu cxi blogo? Posxtu al bhekland@yahoo.co.uk
Cxi tio estas la unua posxtajxo. Mi efektive ne havas tempon fari personan retejon gxuste nun. Post granda interancia festivalo, kiun mi organizis, mi du semajnojn acxe laboris. Nun denove mi estas laborkapabla, sed pro sercxado de apartamento, mi ne sukcesis koncentrigxi. Kaj ankaux mi promesis artikolon al Kontakto. Nun, kion fari?

This page is powered by Blogger. Isn't yours?