<$BlogRSDUrl$>

25.10.03

Hodiaux mi denove rigardis apartamentojn. Estas malfacile decidi. Mi neniam posedis ion ajn vere valoran, neniam havis sxuldon (krom la mono pruntita por mia studado). Estas ege malfacile adaptigxi al la rolo kiel "respondeca plenkreskulo", decidi cxu entute, kaj eventuale kiun logxejon acxeti. Mi sciigos al vi post acxeto.

Krome mi acxe laboris la lastajn tagojn. Ne eblis koncentrigxi. Nun estas sabato, mi trinkis varman cxokoladon kaj bieron en kafejo kaj estas survoje hejmen. Estas milda vetero, nur unu-du minusaj gradoj. Mi esperas je pli malvarma vetero, por eviti tiun miksajxacxon de negxo kaj akvo.

24.10.03

Cxu iu povus instrui al mi, kiel havigi unikodajn signojn en tiu cxi blogo? Posxtu al bhekland@yahoo.co.uk
Cxi tio estas la unua posxtajxo. Mi efektive ne havas tempon fari personan retejon gxuste nun. Post granda interancia festivalo, kiun mi organizis, mi du semajnojn acxe laboris. Nun denove mi estas laborkapabla, sed pro sercxado de apartamento, mi ne sukcesis koncentrigxi. Kaj ankaux mi promesis artikolon al Kontakto. Nun, kion fari?

This page is powered by Blogger. Isn't yours?